← Reen al O

PIV · 11205

ofert⁸i

ofert8i (tr) £ Proponi (varon aŭ servon) al kliento: ni povas oferti je la plej bonaj kondiĉoj sur la merkato.
oferto. Ago de iu, kiu ofertas: fari allogajn ofertojn.
ofertado. Kvanto de varo aŭ servo, kiu povas esti vendata sur unu merkato je difinita prezo: la leĝo pri ofertado k mendado. proponado.
ofertaĵo. Tio, kion oni ofertas. Rim. Oni ne uzu oferti en la senco de donaci.