PIV · 3358
★donac/i
★donac/i (tr) Senkompense doni, kiel ateston de bonvolemo, amikeco, favoro ks: la patro donacis al mi belan libron; reĝo donacis, sed polico minacas Z; oni donacas por speso k laborigas por spesmilo Z; al ĉevalo donacita oni buŝon ne esploras Z; la naturo ja donacis al mi elpenseman spiriton Z. ☞ doti, regali.
donaco. Tio, kion oni donacas: fari Z, akcepti Z, repreni Z donacon; novjaraj donacoj; kiu donacon prenas, tiu sin katenas Z; interŝanĝo de donacoj; donacetoj subtenas amikecon Z.
fianĉdonaco. Donaco de la edzo al la edzino okaze de la edziĝo: mi alportos nenian alian fianĉdonacon krom fabelo! Z.