← Reen al R

PIV · 13274

★regal/i

regal/i (tr)
Bone k plezurige trakti iun, donante al li/ŝi manĝaĵojn k trinkaĵojn: kelkaj urbanoj regalis lin per biero k bona manĝo Z; kiel oni vin taksas, tiel oni vin regalas Z; kia regalato, tia regalado Z.
Bone k plezurige trakti iun, liverante al li/ŝi ion bonan: la artisto regalis nin per du eksterprogramaj kantoj B; la gazetoj deziras nur regali la legantojn per novaĵo. rekompenci.
(ironie) Malbone trakti: regali iun per la plato de la glavo B; kiu regalas per ŝtonoj, tiun oni dankas per bastonoj Z; la buboj regaladis sin reciproke per frapoj, puŝoj, pinĉoj Z; (ion al iu; ark.): la malestimo, kiun seninduloj regalas al merito efektiva Z. puni, repagi, venĝi.
regalo, regalado. Ago de tiu, kiu regalas: ne rifuzu akcepti nian regalon de bondeziro: ni salutas vin per iom da sukero k per korbeto da vino Z; sen regalo ne estas balo Z; gastoj ricevis luksan regaladon Z; (ironie) en via malica regalo vin atendas ankaŭ pokalo Z (da vermuto).
forregali. Malmilde forpuŝi: kiel bele ŝi lin forregalis, kiam ĉiun tagon li faradis al ŝi sian proponon! Z; sed vi donis al ŝi bonan forregalon! Z.