PIV 2026 · Artikolo 9295

letargio

Litero L

letargio
1 MEDI stato, en kiu la psikaj funkcioj ŝajnas neniigitaj kaj la korpo profunde dormanta. ➞ narkozo, paralizo.
2 (figurasence) plena inerteco kaj indiferenteco: nenio povis veki lin el lia letargio
letargia karakterizata de letargio: la letargia vivo de provinca urbeto