← Reen al I

PIV · 6568

inhib/i

inhib/i (tr) Malplifortigi, ĉesigi aŭ malhelpi procezon, funkciadon aŭ kreskon de organo, specifan konduton de individuo ks: 🍁 apeksa burĝono inhibas la akselajn; produkto de reakcio inhibas ties enzimon; nerva impulso povas inhibi la sekrecion de glando.
inhibo
Ago inhibi.
Ψ Io en la psiko, kio malhelpas plene funkcii; psika obstaklo al agado: forta ligo al la patrino povas kaŭzi en viro seksan inhibon.
inhibanto Molekulo, kiu malpliigas aŭ ĉesigas procezon en ĉelo aŭ ĉelaro.
malinhibi. Plifortigi procezon, funkciadon de organo, specifan konduton de individuo ks. katalizi.
malinhibebla (pp proteino aŭ alia molekulo) Tia, ke ĝia sintezo estas pliigata de la ĉeesto de ĝia substrato aŭ de alia kemiaĵo.
neinhibebla (pp proteino aŭ alia molekulo) Tia, ke ĝia sintezo ne estas malpliigata de la ĉeesto de ĝia substrato aŭ de alia kemiaĵo.
retroinhibo Malpliigo de la ago de enzimo en sinteza vojo de anabolaĵo, pro troo de tiu ĉi anabolaĵo, efikanta (ekz. alostere) al la enzimo.