← Reen al K

PIV · 7579

kataliz/i

kataliz/i (tr) Plirapidigi kemian reakcion per katalizanto: kataliza procezo, kataliza reakcio (kiuj okazas per katalizado). inhibi.
katalizo. Ago katalizi.
katalizanto. Substanco, kiu akcelas reakcion, partoprenante en ĝi, sed reestiĝante ĉe ĝia fino.
katalizilo 🚐 Aparato en aŭtomobilo, enhavanta katalizajn substancojn, kiu servas por malpliigi la kvanton de nitrogenoksidoj, karbonmonooksido k hidrokarbonoj en la ellasgasoj: la alĝustigita trivoja katalizilo enhavas platenon k rodion.
memkatalizo Katalizo, kiu estas kaŭzata de produkto de la reakcio.