PIV 2026 · Artikolo 561
alostera
alostera KEMI BIOL molekulo de enzimo havanta almenaŭ du apartajn lokojn de ligiĝo: unu por la substrato, kaj la alian por molekulo (alostera efikanto) efikanta al la aktiveco de la enzimo per ŝanĝo de la formo de ties molekulo.