PIV 2020 · 9531
lojal¹a
lojal1a
1 Fidela al la estro, la reĝo, la registaro: la lojalaj trupoj; lojala ministro.
2 Aganta konforme al tio, kion postulas la honoro, sincereco, fideleco al la promesoj: mi rimarkis, ke oni atendas de mi ion pli ol mi laŭ miaj konvinkoj k en lojala maniero povas doni Z; partopreni en la kongreso ĉiu Idisto havas la rajton, se li nur lojale submetas sin al la regularo Z; aranĝi lojalajn elektojn; la propono (pri ŝanĝoj) devas esti farata ne per atakado k subfosado, sed pace k lojale Z. ☞ honesta.