← Reen al E

PIV · 3488

★-ebl/

-ebl/.
I - Suf. signifanta, ke io povas esti farata (taŭga por esti -ata): manĝebla kreskaĵo Z, trinkebla akvo, rompebla vitro Z, fleksebla ŝtalo Z, forĝebla fero Z; evitebla peko X; ne kaŝebla amo Z; historio tute nekredebla Z; neevitebla malbono Z; nekomprenebla parolo Z; depost tempo nememorebla Z; ĉesigebla disputo; travidebla vitro Z; skribi nelegeble Z; kompreneble, ke mi lin amas! Z; mi kredeble ne povos veni Z; tiu plej malalta ŝtupo, sur kiu opinieble devis stari nur la plej malfeliĉaj Z; nek transnaĝeble, nek transireble Z; nevenkebleco; mi komencos rompadi vian koron, se al prudento ankoraŭ iom estas ĝi venebla Z; irebla, nerevenebla vojo X; ŝia penegado, per sia propra tro forta streĉiĝo, nepovebligis ĉiun progreson Z.
II - Samsignifa memstare uzata morfemo:
ebla. Povanta esti, okazi: la supozo estas ebla, sed malmulte verŝajna; ĉio estas ebla por kredanto N; ĉio estas ebla ĉe Dio N.
eble. Eventuale, en ebla okazo: mi blinde pafos, eble trafos Z; morgaŭ vi eble okazon ne trovos Z; eble mi povos helpi al vi Z; eble mi malriĉiĝus k ŝtelus X; kiel eble plej Z (en la plej alta grado).
estas eble
Povas esti: estas eble, ke li venos; ne eble, ke li uzis tian fivorton; li ĵus mortis – Ĉu eble?.
Estas ebligite: fine estas eble, ke mi ripozu; ne estis eble al mi alveni ĝustatempe.
eblo. Io, kion oni povas fari; eventuala rimedo: ekzistas nenia eblo respondi tiun demandon Z; se Volapük havus eĉ la plej malgrandan eblon fariĝi iam lingvo de la mondo Z; doni al la tuta Ligo eblon bone pripensi Z; se la aŭtoro havus la materian eblon, li prenus la aferon sur sian respondecon Z; uzi ĉiajn eblojn por atingi la celon; de tiu loko ekzistas nenia reveneblo (eblo de reveno).
ebleco. Eco de io ebla: la ebleco de tiu fenomeno estas tre malgranda; la ebleco, ke iu povus lin savi, estas nekonsiderinda; prudente E. kontentigas tiun principon laŭ mezuro de ebleco Z; faktoj, kiuj parolas kontraŭ tia ebleco Z.
ebligi. Fari, ke io estu ebla: tiu promocio ebligos mian edziĝon; tia hipotezo ne ebligas ekspliki ĉiujn fenomenojn; tio ebligis, ke mi ĉeestu; tio ebligis al mi la ĉeeston. permesi.
laŭeble. Tiom, kiom estas eble: respondu laŭeble la 188 demandojn de la enketformulo por pasporto.
malebla = neebla.
malebligi. Malhelpi la okazigon, efektivigon de io: tiu elektra frapo malebligas al ni por ĉiam la pluan uzadon de nia korpo Z.
neebla. Ne povanta efektiviĝi: tio, kio estas neebla por unu persono, estas ludilo por grupo da personoj Z.  neadebla (Vd ne), negebla.
neeble. En neebla maniero: interkonsentigi ĉiujn opiniojn estas neeble Z.
neeblaĵo. Io neebla: vi ĉiam postulas neeblaĵojn!.
neebleco. Eco de io neebla: neebleco estas plej forta senkulpigo; mi troviĝas en la neebleco helpi lin; penegi ĝis neebleco Z.
neebligi (evi) = malebligi: tiu supermezura konkurado por la plimulto eĉ neebligas la akiron de laboro! Z.