← Reen al K

PIV · 8342

★konstern/i

konstern/i (tr) Subite mirigi k timigi iun, farante lin / ŝin nekapabla agi aŭ paroli: lia morto konsternis ĉiujn liajn amikojn; la vizioj de mia kapo min konsternis X; misteroj, kiuj konsternas eĉ saĝulojn; dum ili staris konsternitaj, Ehud forkuris X; Daniel en la daŭro de unu horo staris konsternite X; (f) tio konsternas niajn lingvajn kutimojn Z.
konsterno. Ago konsterni k ties rezulto: granda konsterno frapis la popolon.
konsterna
Tia, ke ĝi konsternas: konsterna katastrofo; konsterna stulteco.
(f) Frapanta: la amplekso de lia genio estas konsterna (senkuraĝiga).
konsterniĝi. Iĝi konsternita: (ĉe la ekscio de la eksterm-ordono) la reĝino forte konsterniĝis X; sentu teruron k forte konsterniĝu X.
konsterniĝo. Stato de iu, kiu estas suferanta konsternon: mi preskaŭ svenis de konsterniĝo Z.
nekonsternebla. Tiel firmanima, ke tiu ne povas esti konsternita. Rim. Konsterni estas pli forta ol konfuzi; krome, la subjekto de konfuzas estas plejofte persono, dum la subjekto de konsternas estas plejofte afero.