← Reen al K

PIV 2020 · 8401

konvenci²o

konvenci2o
Tio, kio estas starigita per esprimita aŭ neesprimita konsento inter la homoj: sociaj konvencioj ( konveneco); teatraj konvencioj; ili baras al si la sanan naturon per sensencaj konvencioj Z; konvencia valoro de la papermono; konvencia alfabeto, ĵargono. kondiĉo.
Nomo de diversaj interkonsentoj faritaj inter ŝtatoj aŭ en la kadro de interŝtataj organizoj, precipe pri praktikaj aŭ teknikaj aferoj: konvencio gardanta la aŭtorajn rajtojn; la poŝta konvencio de Berno. interkonsento, traktato.
Usona kunveno de parti-delegitoj, por elekti kandidaton al la regna prezidanteco.
Konvencio Franca konstitucianta asembleo (1792−1795).
konvencia. Rilata al aŭ rezultanta de konvencio: konvencia klaŭzo.