PIV · 11551
★pacienc/o
★pacienc/o
1 Virto de tiu, kiu rezignacie k trankvile eltenas malbonon: havi, montri anĝelan paciencon; li elĉerpis mian paciencon B; vi tiel turmentas mian paciencon! Z; kia estis la pacienco de Ijob!.
2 Eco de tiu, kiu kviete atendas iun, ion malfruiĝantan: li atendis min kun pacienco; ŝi havis la paciencon resti hejme ĝis lia reveno.
3 Eco de tiu, kiun ne lacigas la longeco k malfacileco de ties laborado: per pacienco k fervoro sukcesas ĉiu laboro Z; per pacienco venas scienco Z; nia laborado ankoraŭ longe postulados de ni feran paciencon Z; armitaj per tiu ĉi fera pacienco Z.
pacienca. Havanta paciencon: saĝo de homo faras lin pacienca X; Li estas longepacienca k indulgema X. ☞ obstina, persista.
pacience. En pacienca maniero: la unuaj E-istoj pacience elmetadis sin al konstanta mokado Z.
pacienci (ntr) Havi paciencon: Dio longe paciencas, sed severe rekompencas Z; kiel! pacienci post tiaj indignindaĵoj! Z. ☞ elteni 2.
malpacienca. Havanta nenian paciencon: malpacienca knabo, ambiciulo.
malpacienciĝi. Perdi sian paciencon.
senpacienco. Manko de pacienco: kun senpacienco mi atendas la rezulton Z.