PIV 2026 · Artikolo 14271

sinkrotrono

Litero S

sinkrotrono FIZI maŝino iom simila al ciklotrono, sed kun sekciigita kava ringo anstataŭ du D-formaj partoj, kaj kun variigata magneta kampo; elektronoj aŭ jonoj trairas la spacon inter la sekcioj de la ringo, dum la elektra kampo ankoraŭ ne atingis sian maksimuman valoron. ➞ sinkrotrona radiado.