PIV 2026 · Artikolo 373

aktinopterigo

Litero A

aktinopterigo ZOOL fiŝo, kun osta skeleto, kun naĝiloj konsistantaj el haŭto portata de radiaj ostaj spinoj; ĝenerale kun maldikaj flekseblaj skvamoj; kun naĝveziko por regi sian profundon en la akvo; spiranta per brankoj. membro de la klaso Actinopterygii (aktinopterigoj) el la filumo Chordata ➞ dipno, elasmobranko, krosopterigo, ĥordulo.