PIV · 8052
★koler/i
★koler/i (tr aŭ ntr) Senti fortan agitiĝon de la psiko, kaŭzata de ofendo aŭ nekontenteco, k tion eventuale montri vorte aŭ fare: li eble kolerus nin, ke ni estas tiel obstinaj Z; kiel vi povas koleri kontraŭ li? Z; mi koleras pri ŝi, tiu knabinaĉo! Z; kiu koleras, tiu ne prosperas Z; li koleras k insultas Z; ĉu li koleras, ĉu li ridas, li ne havas trankvilon X; forte koleris la Eternulo kontraŭ viaj patroj X; la koboldo koleris, ke oni povas permesi al si diri ion similan al butikisto Z; ĝi koleris, ke ili povas esti tiel vantaj Z. ☞ boli, eksplodi, furiozi, flamiĝi.
★kolera. Montranta koleron: esti kolera kontraŭ iu Z; li estas hodiaŭ en kolera humoro Z; kolera respondo; kolera sulkiĝo de la brovoj; kolera kiel rabia hundo Z.
★kolere. En kolera maniero: aliaj kolere palpebrumis Z; S. kolere deturniĝas de li Z.
★kolero. Sento de tiu, kiu koleras: […], diris la feino sen kolero Z; justa kolero; trafis min kolero X; kolero montras malsaĝulon Z; kolero pravecon ne donas Z; eksciti ies koleron Z; montri, aperigi sian koleron Z. ☞ rankoro.
kolerema. Facile koleranta: pli bone estas loĝi en lando dezerta ol kun malpacema k kolerema edzino X; li estas tre ekkolerema k ekscitiĝas ĉe la plej malgranda bagatelo Z.
kolereta. Nur iom kolera: kartava kolereta voĉo Z.
kolerigi. Fari iun kolera: ili kolerigis lin per siaj faroj X.
koleriĝemo. Tendenco facile ekkoleri: ĉio venas de mia koleriĝemo! Z.
★ekkolerema. Inklina ekkoleri.
ekkoleri. Subite senti koleron.
senkolere. Malvarmsange, kviete: (tia kiso), kian oni akceptas senkolere Z.