← Reen al P

PIV · 12621

★posten/o

posten/o
Loko, kie soldatoj estas starigitaj, por ion gardi aŭ batali kontraŭ iu: la antaŭaj kolonoj trovas antaŭ si aŭstrajn postenojn; morti ĉe, sur sia posteno; antaŭposteno.
Ĉiu el la oficoj en hierarkia sistemo: okupi eminentan, gravan postenon; ne resti ĉe sia posteno de prezidanto; multaj el ili fariĝis maljunaj sur sia posteno Z.
posteni (ntr) Postene stari; prigardi ĉe posteno: tri korpusoj postenis antaŭ la armeo; (f) anĝelo postenas ĉirkaŭ tiuj, kiuj lin timas k li ilin savas Z.
postenigi. Asigni postenon al iu: kvar soldatoj, postenigitaj vidalvide de tiu homo, pafis al li en la kranion; (f) la ŝtelistoj posteniĝis post la muro. embuski.
strikposteno. Grupo de laboristoj, starantaj ĉe la pordo de fabriko, por malhelpi la nestrikantojn veni labori.