← Reen al E

PIV · 3798

★embusk/o

embusk/o
Manovro, per kiu atakanto kaŝas sin, por surprizi k pli facile kapti ĉasaĵon aŭ venki malamikon: faru embuskon sur la kampo X; li faris embuskon el kvar taĉmentoj X; ili fidis la embuskon, kiun ili aranĝis X; (f) li feliĉe evitis ĉiujn embuskojn kontraŭ la efektivigo de liaj planoj.
Loko, kie oni tiele sin kaŝas: kiel urso en embusko, kiel leono en kaŝita loko X; Abimeleĥ k la popolo leviĝis el la embusko X; embusko por ĉasado de sovaĝaj anasoj. insidi, enfalilo, kaptilo.
embuski (tr) Resti kaŝita, por surpriza kaptado aŭ atako: malĉastulino embuskas kiel rabisto X; apud ĉiu angulo ŝi embuskas X; embuski kontraŭ iu Z; ili embuskas sian propran sangon Z (familianojn); iru kun ni, ni embuskos por mortigi X; (f) tiu mistera fundo (de la koro), kun la tie silente embuskantaj ĝermoj de krimoj Z.
embuskejo. Embusko 2.
embuskigi. Postenigi embuske: li embuskigis 20 soldatojn post la preĝejo.
embuskiĝi. Sin kaŝi embuske: (f) virino embuskiĝinta poste de sia ventumilo B.
embuskulo. Homo en embusko.