PIV 2026 · Artikolo 3799
emerĝi
emerĝi ntr
1 io kaŝita, nepublika, nur loka k.s. fariĝi rimarkebla, publika, (pli vaste) konata aŭ disvastiĝinta, k.s. dokumentoj estos publikigitaj, la nomoj emerĝos Ko la sekvaj 3 ĉapitroj analizas la modernan kalendaron, kiel ĝi emerĝis el la sino de la Roma Imperio EMa
3 FILO SCIE ecoj aŭ konduto de kompleksa sistemo ekzisti aŭ manifestiĝi surbaze de kuniĝo de interagantaj elementoj de kompleksa sistemo, sen esti redukteblaj al aŭ antaŭvideblaj de la ecoj aŭ konduto de ĝiaj elementoj: multaj filozofoj rigardas la homan konscion kiel emerĝantan econ de la homa cerbo