PIV 2026 · Artikolo 2596

cis

Litero C

Derivaĵoj en la artikolo 3
  1. cisa
  2. cis/
  3. cisul/o
cis prepozicio (malofte) ĉi-flanke de, maltrans: lia bieno sterniĝas cis la rivero ĝis la landvojo restu cis tiu linio! kion signifas esti cis ĉi trideko? Ko
1 La prefikso cis- estas relative bone establita en faka uzo, sed la prepozicio cis estas malofta, eĉ nur eksperimenta. Estas pli bone uzi klarajn esprimojn kiel ĉi-flanke de, sur tiu ĉi flanko de, sur nia flanko de k.s.
cisa
1 (malofte) estanta cis io.
2 (familiare) cisseksa.
cis prefikso
1 ĉi-flanka; maltransa. ➞ cisalpa, cisjordana.
2 KEMI pri molekulo ĉeesto de radikoj je la sama flanko de duobla ligo. ➞ trans- 2.
3 BIOL geno, peco de DNA k.s., kiu efikas al la propra molekulo de DNA. ➞ cisaga geno, transgena; trans- 3.
cisulo
1 (malofte) iu, kiu loĝas cise.
2 (familiare) cisseksulo.