PIV 2020 · 7896
★klister/o
★klister/o ⚕ Injekto de likvo per kanulo en la kojlon, jen por fek-estigado, jen por nutra celo.
klisteri (ntr) Fari tian injekton.
klisteraĵo. La enhavo de klisterilo.
klisterilo. Ilo por klisteri, konsistanta el ujo kun longa tubo k kanulo.
klisterpilko. Kaŭĉuka pilko kun kanulo, por enŝprucigi klisteraĵon.