PIV 2020 · 12193
pilokarp/o
pilokarp/o 🍁 G. (Pilocarpus el rutacoj) de tufarbustoj k arbustetoj kun plume kunmetaj folioj k kun fruktoj el unusemaj folikloj po 5, parte kuniĝintaj; ĉ. 20 sp-oj el tropika Ameriko, i.a. P. microphyllus, P. pennatifolius k P. jaborandi enhavantaj alkaloidojn i.a. pilokarpinon. Sin. jaborando 2.
pilokarpino ⚗ Ⓚ Alkaloido, C11H16O2N2, ekstraktata el la folioj de kelkaj sp-oj de pilokarpo: pilokarpino i.a. ŝvitigas, salivigas k maldilatigas la pupilon.