PIV 2026 · Artikolo 12435

pluvio

Litero P

Derivaĵoj en la artikolo 3
  1. pluvied/o
  2. grand/a pluvio
  3. orpluvio
pluvio ZOOL
1 malgranda ĝis mezgranda vadbirdo, kun mallonga kolo kaj longaj flugiloj; la beko estas rekta, krom unu speco; la piedfingroj estas mallongaj, kaj la vosto mallonga; ili troviĝas tutmonde, ĝenerale apud akvo. membro de la familio Charadriidae (pluvioj, pluviedoj) el la ordo Charadriiformes ➞ vanelo.
2 pluvio 1 de la genro Charadrius.
pluviedopluvio 1, t.e. birdo en tiu taksonomia familio, kies tipgenro estas pluvio 2.
granda pluvio mezgranda pluvio, ĝis 19 cm longa, kun enverguro ĝis 40 cm; kun grize brunaj flugiloj kaj dorso, blanka ventro, blanka brusto kun unu nigra strio; kun bruna ĉapo, blanka frunto, nigra masko ĉirkaŭ la okuloj kaj mallonga, oranĝa beko; la kruroj estas oranĝaj kun naĝmembrano nur inter la du eksteraj piedfingroj; nestas sur plaĝoj aŭ alia plata tero en norda Siberio aŭ nordorienta Kanado, aŭ en okcidenta Eŭropo. tipa specio Charadrius hiaticula
orpluvio pluvio kun blanka strio ambaŭflanke de la nigraj ventro, brusto kaj kolo, kaj kun nur tri piedfingroj. specio Pluvialis apricaria