PIV 2020 · 13606
★rosmaren/o
★rosmaren/o 🍁 G. (Rosmarinus el lamiacoj) de du mediteraneaj sp-oj, i.a. la
oficina rosmareno (R. officinalis), tufarbusto kun vintrodaŭraj, ledecaj, liniformaj folioj k kun akselaj, mallongaj grapoloj el hele violetbluaj (malofte blankaj) floroj kun dulipa korolo; kultivata por ornamo k por esenco, uzata kiel spicaĵo k por medicino.