PIV · 13091
racional/a
racional/a Z
1 Φ Rezultanta el la scio de reguloj, deduktitaj el la ĝeneralaj principoj logikaj aŭ sciencaj.
2 ∆ a) (pp nombro) Estanta kvociento de du entjeroj: √2 estas neracionala. b) (pp funkcio) Estanta kvociento de du polinomoj.
racionalism2o Φ
1 Doktrino, kontraŭa al mistiko k pragmatismo, kiu akceptas nur la sciojn bazitajn sur la racio, malakceptante la senton k la kredon kiel ilojn de konado k fontojn de vero. Sin. raciismo.
2 Doktrino, kontraŭa al empiriismo, k laŭ kiu ekzistas veroj k principoj, kiuj ne devenas de empirio, sed estas liverataj de nerefuteblaj aprioraĵoj: la racionalismo de Kartezio, de Kantio, de Hegelo.
racionalist2o. Adepto de racionalismo 1 aŭ 2.