← Reen al S

PIV · 14643

spiral¹o

spiral1o
Ebena kurbo, kiu pli k pli malproksimiĝas de sia deira centra punkto, rondirante ĉirkaŭ ĝi.
(evi) = helico: peco da fero, kiu falas tra spiralo, fariĝas magneta Z. spiralplonĝi.  spiralrisorto.
spirala. Havanta la formon de spiralo: spirala konko de heliko; aŭtuna vento pelis mortintajn foliojn k turnadis ilin spirale ĉirkaŭ nevidebla akso.
spirali (ntr) Prezenti spiralojn: la fumo spiralis el la malalta kameno.
spiralaĵo
Tubo en spirala formo: spiralaĵo de retorto.
= voluto.