PIV · 4105
ester/o
ester/o Ⓚ Kemia kombinaĵo (ofte bonodora), konsistanta el acido organika aŭ neorganika, en kiu la joniĝanta hidrogenatomo estas anstataŭita de hidrokarbona (alkila aŭ alia) grupo, ekz. dietilsulfato (C2H5)2SO4, butilacetato (C4H9)-O-CO-CH3: esterigi alkoholon. ☞ lipido.
poliestero Ⓚ Ⓣ (kn) Polimero, ordinare heteropolimero, ricevita el la kondensado de glikoloj aŭ similaj polialkoholoj: la poliesteroj estas fonto de multaj plastoj, teksaj fibroj k tre malmolaj vernisoj.
transesterigi Ⓚ Reakciigi esteron kun alkoholo aŭ acido, tiel ke la originala alkoholo (resp. acido) de la estero estas anstataŭita de la nova alkoholo (resp. acido).