← Reen al T

PIV · 15591

terpen/o

terpen/o Kn de multaj, ĉefe vegetaĵaj lipidoj, devenantaj el du (monoterpenoj) aŭ pluraj (di-, … politerpenoj) molekuloj de izopreno, eventuale ankaŭ kun funkcio alkoholo, aldehido aŭ ketono, ciklaj aŭ ne, konsistaĵoj de rezinoj, esencrezinoj, esencoj, laktosukoj ktp: monoterpenoj (dekkarbonatomaj, ekz. citronelolo, geraniolo, mentolo, terpinolo); seskviterpenoj (dekkvinkarbonatomaj, ekz. farnezolo); diterpenoj (dudekkarbonatomaj, ekz. giberelinoj); triterpenoj (tridekkarbonatomaj, ekz. skvaleno, steroloj); tetraterpenoj (kvardekkarbonatomaj, ekz. karotenoidoj); politerpenoj (ekz. kaŭĉuko, gutaperko, ĉiklo).