PIV 2026 · Artikolo 18050
kolesterolo
kolesterolo KEMI sterolo de multaj bestoj (i.a. de la homo), troviĝanta en preskaŭ ĉiuj ĉeloj, en multaj naturaj bestaj grasoj, kiel estero 1 ekz. en lanolino (langraso), en la sango ktp; sintezata en la hepato, troviĝanta en la galo (0,06%), ĝi povas esti precipitata en la galveziko kaj formi kalkulusojn. C27H46O ➞ kolesterolemio.