PIV · 4638
fobi/o
fobi/o ⚕ Psika perturbo, karakterizata de intensa angoro rilate lok-situacion, socian situacion aŭ difinitan objekton, de kompulsia emo tion eviti k de sento de malplivaloro: aerofobio, akvofobio (Sin. hidrofobio), seksofobio.
akvofobio. Hidrofobio.
klostrofobio. Timo sentata de iuj nervomalsanuloj, kiam ili troviĝas en fermitaj lokoj (ekz. en vagono). ☞ agorafobio.