PIV · 5878
hermafrodit²o
hermafrodit2o
1 ♉ Individuo produktanta ambaŭ specojn de gametoj, viraj k inaj: ne ekzistas vera hermafrodito en la homa specio. Sin. androgino 2.
2 (evi) = hermafroditflora (pp individuo).
Hermafrodito ☉ Filo de Hermeso k Afrodito, samtempe vira k virina.
hermafrodita. Prezentanta la econ de hermafrodito: hermafrodita floro, specio; multaj hermafroditaj animaloj, ekz. helikoj, ne kapablas je memreproduktiĝo k devas kopuli. Sin. ambaŭseksa.
hermafroditeco ⚥ Normala k funkci-regula enesto de ambaŭ seksoj en la sama individuo: la hermafroditeco estas regula ĉe multaj grupoj de parazitoj, i.a. plathelmintoj.
hermafroditflora (pp planto) Havanta ĉiujn florojn hermafroditajn. ☞ ambaŭseksa, monoika, dioika, poligamia.
pseŭdohermafroditeco ⚕ Misformo de la generaj organoj, karakterizata de la ĉeesto en unu individuo de kelkaj el la karakteroj de ambaŭ seksoj.