PIV 2026 · Artikolo 13415
reumo
Derivaĵoj en la artikolo 4
reumo BOTA plurjara herbo sen tigo aŭ kun mallonga tigo, kaj kun larĝaj folioj havantaj longan karnan petiolon; el sudorienta Eŭropo kaj Azio; pluraj estas kultivataj por rabarbo 4, por medicino (➞ rabarba radiko) aŭ por ornamo. genro Rheum ➞ poligonaco.
hibrida reumo rabarbo 1. specio Rheum × hybridum
oficina reumo rabarbo 2 el Ĉinujo kaj Tibeto, kun laksiga rizomo. specio Rheum officinale
palmata reumo rabarbo 2 el nordokcidenta Ĉinujo, orname kultivata. specio Rheum palmatum