PIV 2026 · Artikolo 317
aklami
aklami tr iu, plej ofte homamaso akcepti aŭ saluti iun aŭ ion per favoraj krioj aŭ per forta laŭdo: la kongresanoj aklamis la veteranon la publiko aklamis la elekton de la nova prezidanto li estis forte aklamata pro sia oratora talento ILa ➞ aplaŭdi, ovacii.
aklamo, aklamado ago aklami: li estis elektita per aklamo Z ĉio jam flugis aŭ svingiĝis en aero, manoj, ĉapoj, tukoj, en duonhora aklamado EPr