PIV · 8136
★komfort/o
★komfort/o. Ĉio, kio igas la vivadon pli facila, la loĝadon pli oportuna, la hejmon pli ripoziga; ĉio, kio malpliigas penon k laciĝon en la ĉiutaga vivo: la komforto ne ĉiam kuniĝas kun la lukso B; havigi al la patrino ian negrandan komforton Z. ➞ butero, forno, sate.
komforta (io) Provizita je komforto, haviganta komforton: komforta domo, seĝo, vagono; komfortaj vivcirkonstancoj; konservi komfortan trankvilecon Z.
komforte. En komforta maniero: komforte sidi, kuŝi; tie la kampa muso loĝis ŝirmite k komforte Z; senti sin komforte. ☞ hejme, oportune.
malkomforta, senkomforta. Prezentanta nenian komforton: malgranda senkomforta liteto Z; estis tre malkomforte Z.