PIV 2026 · Artikolo 4379

felietono

Litero F

felietono gazeta folio, aŭ televida aŭ radia programero, kiu popece prezentas romanon aŭ novelon, daŭrigante ĝin en pluraj sinsekvaj numeroj, aŭ kiu entenas periodajn artikolojn pri literaturo, scienco k.c.: en felietonoj aŭ rakontetoj oni povas ĉe l’ okazo tuŝi nian aferon Z la arabaj filmoj, poste la televidaj felietonoj estis produktitaj en Egiptio MD aktualaj elsendoj, intervjuoj, tekstoj de informoj, felietonoj en paralelaj sona kaj lega versioj BPi ➞ kajero, rubriko, periodaĵo.
felietona rilata al felietono: felietona romano TCa