PIV 2026 · Artikolo 485algebroLitero Aalgebr/o MATE branĉo de matematiko, kie oni studas grupojn, ringojn, korpojn kaj similajn strukturojn. algebra rilata al algebro: algebra ekvacio egaliganta polinomon al nulo algebra nombro nulejo de algebra ekvacio kun entjeraj koeficientoj ➞ transcenda. ŝaltalgebro KOMP bulea algebro aplikata al la konstruado de ciferecaj cirkvitoj. ➞ kombinilo.