PIV · 15902
transcend/a
transcend/a Z
1 Φ Karakterizanta, rilate al iu estulo aŭ estularo, ĉion, kio estas klarigebla nur per la efiko de ekstera, supera agado, sekve ĉion, kio estas trans ĉia ebla sperto aŭ scio. ☞ imanenta.
2 Φ Transmonda, superreala: Dio estas transcenda estaĵo.
3 (f) Morale aŭ intelekte eminentega.
4 ∆ (pp nombroj) Ne algebra: π k e estas transcendaj nombroj.
transcendi (tr) Transpasi iun regionon de la sciado: tiaj spertoj transcendas nian racion.