PIV 2020 · 6435
imanent/a
imanent/a Φ Karakterizanta, rilate al iu estulo aŭ estularo, ĉion, kio estas entenata en ĝi k ne rezultas de ekstera supera agado; samspeca, samnatura: la imanenta justo (rezultanta de la natura ordo de la mondo); laŭ Spinozo Dio estas imanenta kaŭzo de la mondo (➞ panteismo). ☞ transcenda.