← Reen al A

PIV · 608

★amas/o

amas/o
Granda, plejofte senorda kvanto: amaso da neĝo Z, da fojno Z, da multekostaj objektoj Z; la densaj amasoj da homoj Z; amaso da parencoj Z, da brutoj Z; amaso da fianĉoj, sed la ĝusta ne venas Z; amaso da mono Z, da ŝuldoj Z; tiaj proponoj estis faritaj al ni en granda amaso Z; amaso da koto estos nun ĵetata sur min Z. kolono, stako.
La aro de la ordinaraj homoj: en amaso eĉ morto estas pli gaja Z; al kuko k kaso ĉiam venas amaso Z; al la amaso tiaj instruitaj paroloj tre imponas Z; la amaso, kiu ĉiun vorton elparolitan per aŭtoritata tono sankte kredas Z; pro la aplaŭdado de la amaso ili preferas fermi la okulojn Z; amaskomunikiloj, amaskonsumado, amasturismo, amasvarbado ks. popolamaso.
amasa. Prezentanta amason, koncernanta homamasojn: amasa forkurado; amasa kunveno da strikantoj; flugi amase Z (svarmi); ni promesas forigi la amasan senlaborecon! P; amase dissemitaj mensogoj k kalumnioj Z.
amasigi. Kolekti en amason: amasigi slipojn por vortaro; amasigi aron da kuraĝuloj Z; (f) li amasigas sur min ĝojojn k honorojn Z; tiu verko estas nur amasigo da banalaj anekdotoj. stapli.
amasiĝi. Iĝi amaso: la sablo amasiĝis tiel alte, ke la homoj elrampis tra la kamentuboj Z; ĉirkaŭ la du hundoj tuj amasiĝis la buboj de la kvartalo; ĉiu lingvo natura konstruiĝas blinde, per la vojo de amasiĝado de la plej diversaj k okazaj cirkonstancoj Z.
amasiĝo. Amasa kolektiĝo: senlaboruloj, por kiuj ĉia homa amasiĝo prezentas distraĵon Z; plej densa amasiĝo da jonoj en kristalo.
fojnamaso. Amaso el fojno, aŭ por uzado, aŭ por konservado.  stako.
galaksiamaso 🔭 Grupo de multaj galaksioj.
homamaso. Granda nombro da homoj en unu loko.
kolonamaso. Stako.
likvamaso. Nenormala enesto de iu likvo (sango, sero ks) en iu korpoparto.
miksamaso Z. Kruda aro da malsamspecaj, senordaj objektoj. fatraso.
neĝamaso Amaso da neĝo, estiĝinta sur ŝirmitaj lokoj dum neĝa ventego.
popolamaso (pj) La plej malalta, malklera k kruda parto de popolo: teni la popolamason sub la pantoflo Z; la incitita popolamaso mortigis tiam multajn milojn da Hebreoj Z.
popolamasa. Apartenanta al la popolamaso: la sono de la voĉo montris, ke ŝi estas virino popolamasa Z; el la popolamasa polvo li per flatado levis sin ĝis la stato de favorato de la princo Z.
stelamaso 🔭 Grupo de multaj steloj, gravite kunligitaj: globa (stel)amaso (densa grupo de multaj tre maljunaj steloj, ĝenerale troviĝanta en la haloo de galaksio); malferma stelamaso (maldensa grupo de malmultaj steloj, troviĝantaj en la galaksio mem).
superamaso, supergalaksiamaso 🔭 Amaso de galaksiamasoj, la plej granda konstruunuo de la Universo.
teramaso. Artefarita altaĵo el tero aŭ rokaĵoj. taluso, tumulo.