← Reen al H

PIV · 5646

halo/o

halo/o
🔭 Luma cirklo, ringo, kiu ĉirkaŭas astrojn dum fajnnuba vetero: suna, luna haloo.
📷 Luma difuzo, kiu ĉirkaŭas la fotografan figuron de brilanta punkto ricevita sur impresiĝema plako.
galaksia haloo 🔭 Sfera nubo de maldensa gaso ĉirkaŭ spiralaj galaksioj, ofte tre varma, emisianta X-radiojn.
kontraŭhaloilo. Ŝirmilo kontraŭ haloo.