PIV 2020 · 1403
aŭreol⁶o
aŭreol6o
1 ✞ ☆ Luma radiado ĉirkaŭ la figuro de sanktuloj: migdalforma aŭreolo (mandorlo); (f) la fenikso frapas per sia j flugiloj, ĝis ĉirkaŭ la kapo de la infano formiĝas aŭreolo Z; stranga brilo radiis el unu tomba monumento, miloj da moviĝantaj steloj formis kvazaŭ aŭreolon ĉirkaŭ ĝi Z. ☞ glorkrono, nimbo.
2 (f) Signo pri prestiĝo, brila famo: la aŭreolo de la sukceso; s-ro Schleyer (aŭtoro de Volapuko) pardonu al mi, se mi detruis lian ĉefan aŭreolon Z.
3 🔭 Ringoforma lumo ĉirkaŭ Suno aŭ Luno aŭ aliaj astronomiaj objektoj.
aŭreoli (tr) Meti aŭreolon ĉirkaŭ ies kapon: (f) la ruĝa lumo aŭreolis Georgon B; ŝi estis aŭreolita de siaj blondaj haroj.