PIV 2026 · Artikolo 1399

aŭro

Litero A

aŭro
1 MEDI sensaĵo (aŭda, vida k.a.), kiu anoncas al malsanulo baldaŭan atakon de epilepsio, histerio, astmo k.s. ➞ migreno.
2 RELI spiriteca substanco, iom simila al lumo, povanta havi diversajn kolorojn, troviĝanta en kaj ĉirkaŭ vivanta korpo, de kie ĝi disradias; laŭ iuj kredoj ĝi estas videbla de inicitoj. ➞ aŭreolo.
3 KOMU etoso disradiata de persono.