← Reen al K

PIV 2020 · 8444

korak/o

korak/o Sp. de korvo (Corvus corax), nigra kun blua metalbrilo, pli granda ol korniko k frugilego. Sin. nigra korvo, korvo 2. korvo.
korakoida Pli-malpli en formo de beko de korako.
korakoida apofizo, korakoida proceso (processus coracoideus) Forta skapola apofizo, sur kiu insertiĝas multaj muskoloj k ligamentoj.
korakoida osto (os coracoideum) Unu el la tri ostoj formantaj ĉe vertebruloj la skapolan zonon, homologa al la korakoida apofizo.