PIV 2026 · Artikolo 2046

bojkoti

Litero B

bojkoti tr puni personon, firmaon, nacion, k.c. per sistema, precipe kolektiva rifuzo de sociaj aŭ komercaj rilatoj kun tiu: ili decidis bojkoti la maljustajn kaj falsajn elektojn MalR bojkoti firmaon bojkoti fremdlandajn varojn
bojkoto, bojkotado ag(ad)o de iu, kiu bojkotas: ekonomia bojkoto EPr ➞ blokado, lokaŭto, striko.