← Reen al E

PIV 2020 · 3619

ekspansi/o

ekspansi/o Z
👥 Plivastiĝo, plietendiĝo de ies influo aŭ regado: la kolonia ekspansio de Eŭropo en la 19a jc; la rusa ekspansio en Azio.
£ Pligrandiĝo de ekonomia faktoro: ekspansio de la nacia enspezaro, de debito, de merkato.
Dilatiĝo aŭ dispremiĝo de gaso aŭ de vaporo en aparato aŭ maŝino: vapormaŝino kun triobla ekspansio; 🔭 ekspansio de la universo (konstanta foriĝo de la galaksioj). inflacio, praeksplodo.  Hublo.
ekspansii (ntr) Prezenti tiun fenomenon: gaso ekspansias pro varmiĝo; la kaŭstika kalko ekspansias sub ago de akvo.
ekspansiilo Memstara ilo aŭ parto de sistemo, en kiu gaso aŭ vaporo ekspansias: kataliza ekspansiilo de aŭto; ekspansiilo de gasbotelo.
ekspansiismo Σ Teorio, laŭ kiu regno nature emas al ekspansio.