PIV 2020 · 3620
★eksped/i
★eksped/i (tr)
1 (pp pakaĵo, letero ks) Elsendi al difinita adreso aŭ loko: ekspedi telegramon, kurieron; (f) pulvoreto, kiu silente ekspedos vin trans la Aĥeronon Z; ekspedi iun en la ĉielon Z, la infanojn en la liton Z.
2 ✉ Ricevi varojn de la sendanto k transdoni ilin al la transportisto.
ekspedo, ekspedado. Ago de ekspedanto.
ekspedejo. Loko, kie oni faras ekspedadon: ekspedejo de gazeto.
ekspedisto. Oficisto aŭ entrepreno, kiu prenas sur sin la ekspedadon de difinitaj varoj.