PIV 2026 · Artikolo 1124

arja

Litero A

arja rilata al la antikvaj triboj kaj lingvoj de tiuj, kiuj fariĝis la persoj 1 kaj la hindoj.
arjanismo POLI pseŭdoscienca teorio, bazita sur la tri postulatoj, ke ekzistis arja raso, ke ĝi estis supera al la ceteraj, kaj ke ĝiaj nunaj reprezentantoj estas la ĝermanoj.
hindarja LING rilata al lingvaro kiu inkluzivas plurajn lingvojn de la hinda subkontinento, i.a. la hindia, la bengala, la guĝarata, la marata kaj la sinhala.