PIV 2026 · Artikolo 1817

bengalo

Litero B

Derivaĵoj en la artikolo 7
  1. bengala
  2. Bengalland/o
  3. Okcident/a Bengalland/o
  4. Bengaluj/o
  5. Bengali/o
  6. Okcident/a Bengaluj/o
  7. Okcident/a Bengali/o
bengalo
1 ano de la ĉefgento de Bengallando: kiel juna bengalo aŭ tamilo interkompreniĝu en Bangaloro? TSt
2 ano de Bengallando.
bengala rilata al bengaloj, ilia sanskritida lingvo aŭ Bengallando: ni povas nun traduki inter 64 malsamaj lingvoj kiel la bengala Ko bengala fringo bengala tigro ➞ Bengala Golfo.
Bengallando, GEOG regiono konsistanta el Bangladeŝo kaj Okcidenta Bengallando. Sin. Bengalujo.
Okcidenta Bengallando GEOG ŝtato 2 en la orienta parto de Barato, ĉe la Bengala Golfo. ĉefurbo: Kalkato Sin. Okcidenta Bengalujo.
Bengalujo, Bengalio GEOG Bengallando.
Okcidenta Bengalujo, Okcidenta Bengalio GEOG Okcidenta Bengallando.