PIV · 3293
diurez/o
diurez/o ⚕ Abunda urinekskrecio.
diureziga ⚗ Pliiganta la kvanton de ekskreciata urino: diurezigaj medikamentoj estas uzataj kontraŭ arteria hipertensio, edemoj, kora nesufiĉo.
diurezigaĵo, diurezilo, diurezigilo. Diureziga medikamento.
salodiureziga (pp substanco) Pliiganta la kvanton de urino pro efiko al la renoj, kiuj eliminas pli da natrio k sekve pli da akvo el la sango.
salodiurezigaĵo, salodiurezilo, salodiurezigilo. Salodiureziga medikamento.