← Reen al M

PIV · 10645

mosk¹o

mosk1o. Tre odora substanco, sekreciata de diversaj bestoj, precipe de la moskulo, k uzata por fabriki parfumojn.
moska. Rilata al mosko: moska odoro; moska (moskatela) traŭbo.
moskulo G. (Moschus) de E-Aziaj mamuloj el la ordo de parhufuloj, fam. de cervedoj, relative malgrandaj, senkornaj, kun longaj kaninoj k moskujo sub la ventro; plej konata sp. M. moschiferus.