PIV · 5304
glutam/o
glutam/o Ⓚ Radiko de glutamata acido (en kunmetaĵoj).
glutamata acido. Aminacido, HOOC-CH2-CH2-CH(NH2)-COOH, unu el la 20 ĉefaj aminacidoj de la proteinoj; simb. Glu. Sin. α-aminoglutarata acido.
glutamato Ⓚ 🍴 Salo de glutamata acido nutraĵindustrie k kuirarte uzata sub formo de natria salo (mononatria glutamato) kiel kondimenta pulvoro. Sin. bongustiga pulvoro.
glutamino. Aminacido, CO(NH2)-CH2-CH2-CH(NH2)-COOH, unu el la 20 ĉefaj aminacidoj de la proteinoj.
glutamamido. Glutamino.